Ĥaoso-Navigantoj

17 Aŭgusto 2020 – 23 Aŭgusto 2020

Ĥaoso-Navigantoj estas novspeca trejnado por gvidantoj kaj gvidontoj de la Esperanto-movado.

Ni esploros la rapidajn ŝanĝojn en la mondo rilate al teknologio, socio, ekonomio kaj homaj deziroj. Ni serĉos lokon por Esperanto kaj la Esperanto-movado en tiu mondo de la estonteco. Kial kaj kiel Esperanto povas esti grava kaj kion homoj atendas de ni kiel movado por paco kaj interkompreniĝo. 

Ni invitos fakulojn kaj vizitos instituciojn kiuj helpos al ni kompreni kia estos la mondo de morgaŭ. Dum la seminario estos ekskursoj al Berlino kaj al la regiono de la soraba malpliplimulto dum kiuj ni vizitos aliajn movadojn kaj organizojn kaj ni lernos pri iliaj strategioj. Ni analizos la fortojn kaj malfortojn de nia propra komunumo kaj kreos kaj diskutos ideojn por agado en la estonteco. 

Se vi jam havas iniciaton, kunportu ĝin por komuna diskutado. La formato de la estonteca agado estas libera, ĉu reta, organiza, akademia, entreprena, arta aŭ io alia. 

Ni esploros kiel ni mem povas esti bonaj navigantoj en ĥaosa mondo, kaj kiel ni povas estis gvidantoj kiuj inspiras, subtenas kaj kunordigas aliajn. 

Oni ne bezonas specifajn sciojn por partopreni en la seminario.  La kondiĉo estas ke vi havas emon iĝi gvidanto kaj amike, konstrueme kaj kreeme esplori vojojn por tio. 

Programo

La seminario ekas la 17-an de aŭgusto per vespermanĝo kaj finiĝos la 23-an de aŭgusto.

Kotizo

La kotizo estas 540€ kaj inkludas la programon, loĝadon en 4-litaj ĉambroj, manĝojn kaj ekskursojn. Se vi ŝatus esti en ĉambro kun malpli da litoj, kontaktu nin.

Aliĝo

La evento havos limigitajn lokojn. Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com kun via nomo kaj vi ricevos pliajn informojn.

Stipendio

La Esperanto-Stacio disponigas kelkajn stipendiojn por la seminario. Per stipendio malaltiĝas la kotizo. Ni ne povas kontribui al vojaĝkostoj. Se vi volas kandidatiĝi por stipendio, bonvolu sendi al ni mesaĝon kun informoj pri vi, via motiviĝo partopreni kaj kialo pro kio ne eblas pagi le plenan kotizon. 

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s

Create your website at WordPress.com
Get started
%d bloggers like this: